Logotipo de Umbrellix. Ankaŭ ŝtata emblemo de Evdonujo, la mikronacio. Estas travidebla bildo kun strioj je la malalto kaj dekstro en koloroj de purpuro, grizblanko, ĉieleca kaj verdo.Umbrellix Umbrellix Programa Disvolvejo

Politiko de Umbrellix pri AI en programoj

Vidu la originalan version en la angla, se vi volas.

Kie mi diras «AI-kreita»n, eblas ankaŭ legi «tio, kion helpis krei AI» - t.e. ĝin kreis homo kun AIa helpo.

Por la celoj de tiu ĉi dokumento, Umbrellix-a projekto estas ia ajn projekto kiu decidis alpreni tiun ĉi politikon, la AI-politikon de Umbrellix.

Al ĉiuj flikpetoj al Umbrellix-programoj aplikeblas nia strikta politiko kontraŭ GLMoj (grandaj lingvomodeloj), inkluzive memgastigatajn modelojn.

Neniu Umbrellix-a projekto permesas kontribuojn generitajn per aŭ kun la helpo de grandaj lingvo-modeloj, ĉu komercaj kiel DeepSeek, ChatGPT, aŭ Claude, ĉu memgastigataj kaj trejnitaj nur en via kodo kies kopirajton vi fordonis (kio tute evitas la problemon pri kopirajtmalobeo esencan al aliaj GLMoj). Neniu Umbrellix-a projekto permesas kontribuojn kreitajn per aliaj formoj de genera AI, inkluzive de sed sen sin limigi al bilddifuzo, nervoreta parolsintezo (esceptoj povas esti starigitaj en tre limigitaj cirkonstancoj), ĉenoj Markov, kaj Dr-o. Sbaitso.

Esceptoj al ĉi tiu politiko nur aplikeblas al fontoj de forkumaĵoj trakantaj la fonton (“tracking forks”), kie antaŭsupozatas ke ni ne povas efektivigi nian politikon kontraŭ AI-kreitaj flikaĵoj plene. Estos farita tamen plej bona provo sisteme malpliigi kaj anstataŭigi AI-kreitan kodon, dokumentadon, kaj artaĵon. Tio ĉi ne moligas nian malpermeson enkonduki nian propran AI-kreitan kodon.

La detektebla uzo, aŭ deklaro uzinti, ian GLMon aŭ ian alian generan AI-teĥnologion en ia ajn parto de via mesaĝo (aŭ alia peto) al estro de projekto kiu uzas tiun ĉi AI-politikon igos tiun estron malakcepti vian flikon, kaj provoj varbi por GLM-helpataj forkumaĵoj de iu projekto per la komunikiloj de tiu projekto kaŭzos vian tujan kaj porĉiaman forbaron. Tiuj kiuj daŭreme sendas AI-kreitajn flikaĵojn estos forbaritaj de sendi flikaĵojn eĉ se ili promesas neniam plu uzi generan AIn, kiel uzantoj kiuj ĉikanas aŭ elĉerpas la projekton/ties energiojn.

Umbrellix-aj projektoj kun malfermfontaj aŭ USL-aj permesiloj laŭlege ne povas al vi malpermesi enigi la projekton en vian memgastigatan GLMon, nek al vi malpermesi trejni GLMon uzante la projekton (tamen ni povas malpermesi laŭleĝe ke vi transforme uzu la projekton en maniero kiu malobeus la permesilon). Tamen, ĉar vi devas scii ke la plimulto de la komercaj GLMoj registros la datumojn kiujn vi manĝigas al ili kaj ili uzos por plia trejnado, per tion fari, vi ebligas kopirajtan malobeon kaj iĝas kulpigebla, kune kun via elektita AI-provizanto, por eble senlimaj damaĝrepagoj pageblaj al ni kaj/aŭ fontprojektoj.

Pro ke ni ne povas malpermesi enmeton en GLMojn, estas neevitebla ke iu, koincide ĉar GLMoj estas generiloj de hazardaj nombroj inklinigitaj per antaŭdiro, trovos cimon per uzi GLMon. Se vi iel finfine trovas cimon per GLM, ni demandas tutan kunlateran konstruadon (vidu prian artikolon en la angla) - do ke vi realvenu al la konkludon sen la helpo de la roboto. Chat'on, malaktivigu. Klaŭdon, malaktivigu. Perplexity'on, malaktivigu. Ĉion malaktivigu. Retrovu la cimon vi mem, konstruu en via menso vian modelon de la programo kaj la problemon kion ĝi provas solvi, provu eltrovi kial la cimo estas ja cimo vi mem, kaj kreu la riparon vi mem. La ideala rezulto - nur tian ni akceptos - estas ke ni ne povas eĉ eltrovi ke vi ian AIan ilon iam uzis. Ideale vi poste ekmemfidos trovi cimojn mem, uzante “fuzz”-ilojn, analizilojn “static”, kaj viajn proprajn unu aŭ du okulojn (aŭ orelojn, aŭ ĝis 10 fingrojn - ni ne voleme diskriminacias kontraŭ ekranlegiluzantoj kaj Brajluzantoj, kaj ni tion promesas.), ne uzante la AIan ilon.

Pure teĥnika kialo

Laŭ nia amiko Atax1a, niavorte, GLM-kreita kodo estas, iusence, hazarda bruo. Ne eblas trovi ian ajn mensan modelon pri la problemo kion provas solvi la kodo.

Tio antaŭdireblas de kiel GLMoj funkcias. Ili, esence, ludas antaŭdiran ludon: kiu simbolo (karaktero aŭ grupo de ili) venas poste?

Tio ĉi ne estas malplejmulta starpunkto.

Nia starpunkto (aŭ pli precize, ties pli ekstrema analogiaĵo kio malpermesas eĉ raporti «LLM-trovitajn» cimojn iel ajn) estas sufiĉe populara. Multaj projektoj ekaperis por dokumenti projektojn kiuj permesas (aŭ pli feliĉe, malpermesas) AIn, por permesi pli konscian programuzadon kaj espereble malkuraĝigi plian uzon de AI tra la malfermfontkoda movado.

Listoj, kie ligitaj, eble neniam plenumos iajn standardojn pri pleneco (referenco al Vikipedia paĝnoto, angla paĝo).